Ĥuĝando
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥuĝando estas la dua plej granda urbo en Taĝikio. Taĝike la urbo nomiĝas Хуҷанд (Ĥuĝand) respektive خجند. La angla latinliterigo estas Khujand. Ĝis la jaro 1939 la urbo estis nomata Ходжент/Ĥodĵent, de 1939 ĝis 1992 Ленинобод/Leninobod (ruse Ленинабад/Leninabad). La plej malnova nomo de la urbo estas Aleksandria Esĥatê („la plej fora Aleksandrio“). Ĥuĝando situas borde de la rivero Sirdarjo en la Fergana valo kaj havas proksimume 170000 loĝantojn.
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Ĥuĝando (Leninabado - Ленинабад) | |
taĝike: Хуҷанд, خجند, angle: Khujand, ruse: Худжанд | |
urbo | |
Placo en Ĥuĝando | |
|
|
Oficiala nomo: Хуҷанд | |
Lando | Taĝikio |
---|---|
Regiono | Sugd |
Historiaj regionoj | Persa Imperio, Rusia Imperio, Taĝika SSR |
Rivero | Sirdarjo |
Situo | Ĥuĝando |
- alteco | 300 m s. m. |
- koordinatoj | 40° 17′ 0″ N 69° 37′ 0″ O (mapo) |
Areo | 40 km² (4 000 ha) |
Loĝantaro | 170 000 (2014) |
Denseco | 4 250 loĝ./km² |
Estiĝo | 7-a jarcento a.K. |
- unua mencio | 6-a jarcento a.K. |
Horzono | UTC+5 |
- somera tempo | UTC+6 |
Poŝtkodo | 735700 |
Telefona antaŭkodo | +992 3422 |
Aŭtokodoj | 02РТ |
Situo kadre de Taĝikio
| |
Situo kadre de Azio
| |
Vikimedia Komunejo: Khujand | |
Retpaĝo: www.khujand.tj | |
Fermi