Ŝlosilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝlosilo estas ilo por ŝlosi aŭ malŝlosi seruron. Ĝi ofte estas speciale formata peco de plata metalo, kun tranĉitaj kaneloj kaj dentoj por konformi al la formo de la seruro.
Por uzi ŝlosilon oni ŝovas ĝin en la seruron kaj turnas ĝin. La uzo de ŝlosiloj estas malnova, kaj ankoraŭ nuntempe ofte uzata metodo por protekti sin kontraŭ ŝtelo kaj por kontroli aliron de ejoj.
Kiam oni inventis la unuajn serurojn, tiuj estis grandaj metalaj skatoloj kiuj necesis por malfermiĝi tre grandajn kaj pezajn ferajn ŝlosilojn. Tamen, en la 20-a jarcento okazis granda evoluo en la desegnado de novaj sistemoj de fermado de pordoj, kiuj kaŭzis tre ampleksan kaj varian aktualan gamon de tipoj de ŝlosiloj.
Laŭ Francisko Azorín ŝlosi estas Fermi per ilo, kiu funkciigas seruron, aŭ kompletigas aŭ kunligas tutaĵon.[1] Li indikas etimologion el la latina exclusa, claudere (fermi). Kaj li aldonas la terminon ŝlosilo, por metala peco, laŭcele prilaborita, per kies turnapliko fermiĝas aŭ malfermiĝas pordo, kovrilo, kaj ilo, kiu kompletigas, klarigas ion; kaj malŝlosi, por malfermi tion, kio estas fermita per ŝlosilo; ŝlosileto, ŝlosilaro, ŝlosilringo.[2]