Abĥazio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Abĥaza Respubliko aŭ Respubliko Abĥazio (ruse Абхазия, kartvele აფხაზეთი) estas fakte memregata ŝtato en nord-okcidenta parto de Suda Kaŭkazio, agnoskita nur de nemultaj aliaj ŝtatoj, eksa aŭtonomia respubliko de Kartvelia Soveta Socialisma Respubliko (plu konsiderata de Kartvelio sia regiono). Ĝi situas ĉe la bordoj de la Nigra Maro, sur la deklivoj de Granda Kaŭkazo kaj en Kolĥida malaltaĵo. Klimato subtropika. Riveroj Kodori, Bzibi; lago Rica. Arbaroj kovras 55% de la teritorio; en la bordregiono estas subtropika plantaro kaj ĉemaraj ripozlokoj.
Rapidaj faktoj pridisputata teritorio, Bazaj informoj ...
Respubliko Abĥazio | |
Аҧсны | |
Detaloj | Detaloj |
pridisputata teritorio | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Suĥumo |
Uzata(j) lingvo(j) | Abĥaza lingvo, Rusa lingvo |
Plej ofta(j) religio(j) | ortodoksaj kristanoj |
Areo | 8 600 km² |
Loĝantaro | 240 705 (2018)[1] |
Horzono | +3 |
Interreta domajno | ru |
Telefona kodo | +7 840 |
Plej alta punkto | Dombai-Ulgen |
Politiko | |
Politika sistemo | Respubliko |
Ŝtatestro | Raul Haĝimba |
Sendependiĝo | 1992 — De Kartvelio 2008 — Rusio kaj kelkaj neagnoskitaj ŝtatoj (pli frue) |
Ekonomio | |
Valuto | Rusia rublo (RUB) |
Fermi