Abatejo Sankta-Gvenoleo de Landévennec
From Wikipedia, the free encyclopedia
La abatejo Sankta-Gvenoleo de Landévennec estas abatejo situanta sur la komunumo Landévennec en la departemento Finistère. Ĝi estus fondita en la 5-a jc de sankta Gvenoleo, tiel ĝi estus unu el la plej malnovaj kaj plej gravaj de Bretonio. La historiisto Arthur Le Moyne de la Borderie kvalifikis ĝin kiel la "koron de Bretonio". Forlasita en 1793, ĝi estis restarigita de nova benediktana komunumo en 1958, kiu tie konstruis novajn konstruaĵojn. Ĝi estas ano de la kongregacio de Subiaco.
Rapidaj faktoj Malnova abatejo de Landévennec, Loko ...
Malnova abatejo de Landévennec | |
---|---|
abatejo • organizaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Francio |
Regiono | Bretonio |
Departemento | Finistère |
Municipo | Landévennec |
Geografia situo | 48° 17′ 25″ N, 4° 16′ 0″ U (mapo)48.290278-4.266667 |
Bazaj informoj | |
Rito | Romkatolika neuzata ekde 1793 |
Uzado | Abatejo laŭ benediktana ordeno |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romanika |
Konstruado | 5-a jc-11-a jc |
Specifo | |
Ligiloj | |
Fermi
La ruinoj de la malnova abatejo same kiel historia muzeo estas publike alireblaj.
La malnova abatejo de Sankta Gvenoleo estis klasita kiel monumento historia ekde la 26-a de majo 1992[1].