Akademio de Sciencoj
nacia akademio aŭ alia akademia socio dediĉita al scienco kaj scienca esplorado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Akademio de Sciencoj estas asocio de homoj kleraj pri sciencoj kaj institucio subtenanta sciencan esploron: Baza ideo estas grupigi anojn de diversaj branĉoj de sciencoj kaj vigligi la interŝanĝon de ideoj kaj spertoj inter ili. Ekzistas internaciaj, naciaj kaj regionaj respektive urbaj Akademioj de Sciencoj. Krom Akademioj de Sciencoj ankaŭ ekzistas Akademioj de Artoj, kiuj - kiel montras la nomo - dediĉas sin al la subteno de diversspecaj studoj pri artoj.