Aleksandr Menŝikov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandr Daniloviĉ MENŜIKOV (ruse Александр Данилович Меншиков [aliksandr danilaviĉ menŝikaf]; naskiĝis la 6-an[jul.]/ 16-an de novembro 1673[greg.] en Moskvo, mortis la 12-an de novembro[jul.]/ 23-an de novembro 1729[greg.] en ekzilo al Siberio) estis rusia ŝtata kaj milita aganto, persona helpanto de Petro la Granda, post ties morto fakta reganto de Rusia Imperio en 1725-1728. Naskiĝinta en nenobela familio, li ekhavis titulojn de princo kaj Iĵora duko (la sola rusa nobelo kun titulo de duko).
Aleksandr Menŝikov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Александр Данилович Меншиков | |||||
Naskiĝo | 6-an de novembro 1673 (1673-11-06) en Moskvo | ||||
Morto | 2-an de novembro 1729 (1729-11-02) (55-jaraĝa) en Berjozovo | ||||
Mortis per | variolo vd | ||||
Religio | Rusa Ortodoksa Eklezio vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Anna Menshikova vd | ||||
Edz(in)o | Darya Menshikova (en) vd | ||||
Infanoj | Aleksandr Menshikov • Maria Menshikova • Alexandra Alexandrovna Menshikova vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | prezidanto (1724–1726) militisto terposedanto politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Menŝikov kun granda fervoro helpadis la caron en liaj reformoj, tamen li ankaŭ famiĝis pro sia monavido: kelkfoje oni eltrovis, ke li alproprigis grandajn sumojn de ŝtata mono. Tamen ĉiam Petro la Granda pardonis al Menŝikov, konsiderante lian grandan valoron por la renovigata ŝtato.