Alicia Silverstone
usona aktorino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alicia SILVERSTONE estas usona aktorino kaj aktivulino. Ŝi faris sian kindebuton en la agadfilmo The Crush (1993), kiu havigis al ŝi en 1994 la premion MTV Movie al la Plej Bona Elrompa Ludado, kaj ŝi elstariĝis kiel junulara idolo kiam ŝi aperis en la muzikfilmeto de "Cryin'" de Aerosmith. Ŝi steluliĝis kiel Cher Horowitz en la junulara komedia filmo Clueless (1995), kiu havigis al ŝi plurmiliondolara kontrakto kun Columbia Pictures. En 1997, ŝi stelulis en la multekosta superheroa filmo Batman & Robin, luadante la rolon de Batgirl (Vespertulino).
Alicia Silverstone | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Alicia Silverstone | |||||
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1976 (1976-10-04) (47-jaraĝa) en San-Francisko | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Los-Anĝeleso vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | San Mateo High School (en) Hillsborough City School District (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Christopher Jarecki (en) (2005–2018) vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro aktivisto kontraŭ vakcinoj mondumano mediprotektulo televida aktoro voĉaktoro teatra aktoro aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1992– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Batman & Robin ❦ Scooby-Doo 2: Monsters Unleashed vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Silverstone ricevis nomumon por Ora Globo al la Plej Bona Aktorino en Televidseria Muzikala aŭ Komedia pro sia rolo en la mallongdaŭra serio de NBC Miss Match (2003). Ŝi plue aktorinis en kino, televido kaj teatro.
Estante vegana, Silverstone apogis aktivecon de PETA kaj publikigis du kuirlibrojn: The Kind Diet (2009) kaj The Kind Mama (2014).