André Rieu
From Wikipedia, the free encyclopedia
André RIEU (naskiĝis la 1-an de oktobro 1949 en Maastricht) estas nederlanda dirigento kaj violonisto, kromnomita de la gazetaro "Reĝo de la Valso" kiel Johann Strauss. Li estas la filo de la dirigento André Rieu (patro).
André Rieu | |
---|---|
Rieu, 2009 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | André Léon Marie Nicolas Rieu |
Kromnomo | Reĝo de la Valso |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1949 (1949-10-01) (74-jaraĝa) en Mastriĥto |
Deveno | Maastricht, Nederlando |
Ĝenroj | Valso |
Profesio | Violonisto, dirigento |
Instrumentoj | Violono |
Aktivaj jaroj | 1978 - nun |
Eldoninto | Denon Records, Philips |
Retejo | www.andrerieu.com |
Signifa instrumento | |
Violono Stradivarius (1667) | |
Li studis en Lieĝo kaj poste en Maastricht. En 1977 li diplomiĝis el la Konservatorio de Bruselo. Estis inter la instruistoj de Rieu, precipe, André Gertler kaj Herman Krebbers. Li ludis duan violonon kun la Limburgs Symfonie Orkest sub la direkto de sia patro.
Fondinte la "Maastricht Salon Orchestra", konsistantan el nur kelkaj muzikistoj, Rieu aperis al ili inter malnovaj nederlandaj domoj, plenumante Vienajn valsojn. En 1987, sub la direkto de Rieu estis kreita la Johann Strauss Orchestra, kiu origine konsistis el 12 artistoj. En 1992 la bando registris la unuan KD-on Merry Christmas; en 1994 registrado de la Dua Valso Jazz Suite de Ŝostakoviĉ famigis Rieu kaj lian novan bandon tra la tuta Nederlando, kaj la dua albumo, Strauß & Co, ne forlasis la Nacian Top100 dum preskaŭ unu jaro.
Poste, Rieu kaj lia orkestro vojaĝis tra la tuta mondo, eldonis sep albumojn (studiajn kaj vivajn) en la jaro, la orkestro kreskis al 50-55 muzikistoj. En 2008, albumoj de Rieu vendiĝis en 27 milionoj da ekzempleroj.
La varietea stilo de Rieu, kiu inkludas diversajn elementojn de la spektaklo, kaŭzis multan kritikadon. Fama kantisto Thomas Quasthoff diris interalie pri la ludo de Rieu, ke "Stradivarius turniĝus en sia tombo", kaj unu el la nederlandaj radiostacioj de klasika muziko uzas la sloganon "garantiata 100% sen Rieu".