António de Oliveira Salazar
From Wikipedia, the free encyclopedia
António de OLIVEIRA SALAZAR, naskita la 28-an de aprilo 1889 en Santa Comba Dão, mortis la 27-an de julio 1970 en Lisbono, estis portugala universitata profesoro, politikisto kaj diktatoro de Portugalio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
António de Oliveira Salazar | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
António de Oliveira Salazar | |||||
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1889 (1889-04-28) en Vimieiro (Santa Comba Dão) | ||||
Morto | 27-an de julio 1970 (1970-07-27) (81-jaraĝa) en Lisbono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pulma embolio vd | ||||
Tombo | Santa Comba Dão vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Portugalio • Reĝlando Portugalio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Koimbro vd | ||||
Partio | National Union vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • politikisto • pedagogo • universitata instruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Inter 1928 kaj 1932 li estis ministro pri financoj. Poste ĝis 1968 li estris sian landon kun la titolo de konsilia prezidanto, sed fakte kun diktatoreca povo.
Li sukcesis pli-malpli konservi la neŭtralecon de Portugalio dum la Dua Mondmilito, kvankam li ne povis malhelpi, ke ek de 1943 la aliancanoj utiligu la Acorojn kiel militan bazon.
En 1968 li havis akcidenton, falante de seĝo, kaj iĝis nekapabla regi (verŝajne pro apopleksio). Lia posteulo estis Marcello Caetano. En 1974 la Revolucio de la Diantoj finis la diktatorecan reĝimon.