Anton Ĉeĥov
rusa dramisto kaj novelisto (1860–1904) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Anton Pavloviĉ ĈEĤOV (ruse Антон Павлович Чехов; naskiĝis la 17-an[jul.]/ 29-an de januaro 1860[greg.] en Taganrogo, la Rusia imperio — mortis la 15-an de julio 1904 en Badenweiler, Germanio) estis rusa verkisto, konsiderata inter la plej bonkvalitaj aŭtoroj de noveloj kaj mallongaj rakontoj. Li estas rigardata granda reprezentanto de la rusa impresionismo.
Anton Ĉeĥov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Антон Павлович Чехов Анто́н Па́влович Че́хов Антонъ Павловичъ Чеховъ | |||||
Naskonomo | Антонъ Павловичъ Чеховъ | ||||
Naskiĝo | 29-an de januaro 1860 (1860-01-29) en Taganrog, Jekaterinoslava gubernio, Rusia Imperio | ||||
Morto | 15-an de julio 1904 (1904-07-15) (44-jaraĝa) en Badenweiler, Grandduklando Badeno, Germana Imperiestra Regno | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Novodeviĉje tombejo vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Loĝloko | Ĉeĥov-muzeo en Meliĥovo vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | medicina fakultato de Moskva Universitato • Gimnazio A. P. Ĉeĥov • Seĉenov-universitato • MSU Faculty vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Pavel Chekhov vd | ||||
Patrino | Evgenia Chekhova vd | ||||
Gefratoj | Maria Chekhova • Aleksander Ĉeĥov • Nikolaj Ĉeĥov • Mikhail Chekhov vd | ||||
Edz(in)o | Olga Knipper vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Брат моего брата • Человек без селизёнки • Антоша Чехонте vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • prozisto • satiristo • dramaturgo • kuracisto • romanisto vd | ||||
Laborkampo | prozo • kreiva kaj profesia verkado • dramo • medicino vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La mevo ❦ Ĉeriza ĝardeno ❦ Onklo Vanja ❦ Vanka ❦ Tri fratinoj vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia kariero kiel dramaturgo produktis kvar klasikaĵojn, kaj lia plej bonkvalitaj noveloj estas en alta estimo inter verkistoj kaj kritikistoj.[1][2] Kun Henrik Ibsen kaj August Strindberg, Ĉeĥov estas ofte referencata kiel unu el la tri ŝlosilaj figuroj por la nasko de la frua modernismo en teatro.[3] Ĉeĥov praktikis kiel kuracisto tra plej el sia literatura kariero: "Medicino estas mia laŭleĝa edzino", diris li iam, "kaj literaturo estas mia amatino."[4]
Siajn unuajn verkojn – ĉefe humuraĵojn – li publikigis uzante la pseŭdonimon Antoŝa Ĉeĥonte. Famon li akiris per siaj rakontoj kaj teatraĵoj, kiuj melankolie priskribas la situacion de la siatempa burĝaro, karakterizitan de psika soleco kaj rezignacio. La verkaro de Ĉeĥov ne vivas de drameca agado, sed de lingve precizaj priskriboj de medioj kaj animstatoj.
Ekde 1879 Ĉeĥov studis medicinon en la Moskva Universitato, kie lin instruis kromalie fama profesoro Nikolaj Sklifosovskij. En la Universitato aperis lia amikeco kun studento de la medicina fakultato Ludoviko Zamenhof, kreinto de Esperanto.
Ĉeĥov rezignis pri teatro post la malbona ricevo de La mevo en 1896, sed la teatraĵo estis revivigita ĝis laŭdego en 1898 fare de la Moskva Arta Teatro de Konstantin Stanislavski, kiu poste produktis ankaŭ Onklo Vanja de Ĉeĥov kaj premieris liajn du lastajn teatraĵojn, nome Tri fratinoj kaj Ĉeriza ĝardeno. Tiuj kvar verkoj prezentas defion al la aktoraro[5] same kiel al la publiko, ĉar anstataŭ konvencia agado Ĉeĥov havigas "teatron de bonfarto" kaj "metis vivon en la teksto".[6]
Ĉeĥov dekomence verkis novelojn nur por financa akiro, sed kiam lia arta ambicio kreskiĝis, li faris formalajn plinovigojn kiuj poste influis la evoluon de la moderna novelaro.[7] Li ne defendis la malfacilaĵojn kiun tio okazigis al la legantoj, insistante, ke la rolo de artisto estas levi demandojn, ne respondi ilin.[8]