Areno de Verono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La areno de Verono - itale Arena di Verona - estas bone konservita romia amfiteatro kaj post la Koloseo en Romo estas la dua plej granda konservita antikva amfiteatro. La areno havas longon de ĉirkaŭ 138 metroj, larĝon de ĉirkaŭ 110 metroj kaj alton de ekzakte 24,1 metroj. La 45 sidlokaj ŝtupoj de la publikejo poe havas alton de 45 centimetroj kaj sume nuntempe povas gastigi 22.000 spektantojn.
Rapidaj faktoj Estas, Lando ...
Areno de Verono | |||||
---|---|---|---|---|---|
Areno | |||||
| |||||
Lando | Italio | ||||
Koordinatoj | 45° 26′ 20″ N, 10° 59′ 40″ O (mapo)45.43888888888910.994444444444 | ||||
Materialo | ŝtono [+] | ||||
Poŝtkodo | 37121 [+] | ||||
Areno de Verono | |||||
Vikimedia Komunejo: Arena (Verona) [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Fermi