Armorika montaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Armorika montaro estas malnova montaro situanta okcidente de Eŭropo, precipe en Bretonio, okcidento de Normandio, okcidento de la Luarlandoj kaj en Deux-Sèvres. Ĝia nomo devenas de la iama Armoriko, gaŭla regiono situanta inter la riveregoj Luaro kaj Sejno. Naskiĝinta en Paleozoiko (malnova termino por la 'primara erao') de la hercinia orogenezo, ĝi, male al la centra montaro, malmulte profitis de la alpa terenfaldiĝo. Tamen ĝi estis levita, kune kun la kantabra regiono, okaze de la malfermo de la biskaja Golfo, de kiu, ĝis estas, kun la kantabra Montaro, la abutmento.
Armorika montaro | |||
---|---|---|---|
Geologia mapo de la Armorika montaro. | |||
montaro, eble geologie nerilatita • upland | |||
Plej alta supro | Mont des Avaloirs (416 m) | ||
Situo | Francio | ||
Regionoj | Bretonio Basse-Normandie Pays de la Loire Poitou-Charentes | ||
Departementoj | Finistère, Côtes-d'Armor, Morbihan, Ille-et-Vilaine Manche, Orne, Calvados Mayenne, Loire-Atlantique, Maine-et-Loire, Sarthe, Vendée Deux-Sèvres | ||
Areo | 65 000 km² f3 | ||
Geografia situo | 48° 0′ N, 3° 0′ U (mapo)48-3 f4 | ||
| |||
Aĝo | Paleozoiko | ||
Mineraloj | metamorfa kaj sedimenta rokaĵoj | ||
Kvankam ĝi nur malofte atingas la altecon de 400 metroj (416m sur Mont des Avaloirs, Mayenne, 413m sur Signal d'Écouves, Orne), ĝi devas esti klasata inter la montaroj, pro la naturo de ĝiaj grundoj kaj pro ĝiaj krutaj pejzaĝoj.