Arnett Cobb
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arnett Cobb (10-an de aŭgusto 1918 kiel Arnette Cleophus Cobbs en Houston/Teksaso; 24-an de marto 1989 samloke) estis usona ĵaz-saksofonisto.
Arnett Cobb | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Arnett Cobb |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1918 (1918-08-10) en Houston |
Morto | 24-an de marto 1989 (1989-03-24) (70-jaraĝa) en Houston |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Wheatley High School |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto • saksofonisto • komponisto |
Cobb ludis komence pianon kaj violonon kaj poste tenorsaksofonon. En 1933 li fariĝis profesia muzikistoj kaj komencis sian karieron kiel membro de la bandoj de Frank Davis kaj Chester Boone. En 1936 li transiris al Milt Larkin, je kiu li restis ses jarojn. En 1942 li fariĝis posteulo de Illinois Jacquet en la orkestro de Lionel Hampton. Lia versio de Flying Home No. 2 kun la bando de Hampton furoris.
En 1947 Cobb fondis propran bandon, sed en la sekva jaro lian karieron interrompis ĥirurgio kaj grava trafiko-akcidento en 1956. Nur en 1959 li denove komencis prezenti; dum la 1960-aj jaroj li direktis diversajn proprajn bandojn en Teksaso. Ekde 1973 li denove surdiskigis kaj faris vastajn koncertvojaĝojn, laborante ankoraŭ en 1988 en Eŭropo kun Jimmy Heath kaj Joe Henderson. En 1973 li estis nomumtata por Grammy kiel plej bona ĵazinstrumentisto.
Arnett Cobb, kies fortika ludmaniero memoras al tiuj de Herschel Evans kaj Illinois Jacquet, estas krome aŭdebla sur diskoj de Herbie Fields, Hampton, Wynonie Harris kaj Roy Milton, krome sur aro da sonregistraĵoj je propra nomo.