Azia gepardo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Azia gepardo aŭ Azia ĉitao ("ĉitah" el Hindia चीता cītā, deriva el Sanskrita vorto ĉitraka signife "makuleca") (Acinonyx jubatus venaticus) estas gepardo, nome maula specio el la familio de Felisedoj kaj subfamilio de gepardenoj aŭ Acinonikenoj nune konata ankaŭ kiel Irana gepardo, ĉar la lastaj kelkaj konataj en la mondo estis survivantaj ĉefe en Irano. Kvankam oni supozas, ke ĝi iĝis formortinta en Barato, ĝi estas konata ankaŭ kiel Barata gepardo. Dum la britkolonia epoko en Barato ĝi estis fama laŭ la nomo de ĉasleopardo, nomo deriva el tiuj kiuj estis kaptitaj en kaptiteco multnombre fare de la barata reĝaro por uszi ilin por ĉasado de naturaj antilopoj.