Aŭtovojoj en Germanio
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jen tabelo de 219 germanaj aŭtovojoj grupigitaj laŭ la unua cifero de iliaj numeroj.
Tendence eblas diri, ke la unuciferaj aŭtovojoj estas la plej gravaj kaj internacie signifaj, la duciferaj havas mezan gravecon kaj la triciferaj estas kompare malpli longaj, foje nur "urbaj aŭtovojoj". Krome aŭtovojoj kun para nombro tendence estas okcident-orientaj, kaj aŭtovojoj kun malpara nombro nord-sudaj (pli-malpli, ekzemple la ĉefa vojo A3 iras inter Nederlando kaj Aŭstrio de nordokcidento al sudoriento). La du- kaj triciferaj aŭtovojoj kun komenca cifero 1 tendence grupiĝas ĉirkaŭ la urbo Berlino, kaj tiuj kun cifero 9 tendence ĉirkaŭ la urbo Munkeno.