Baĥiaj sekaj arbaroj
Tersuprajxa WWF-ekoregiono el la neotropisa ekozono, en la biomo tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La baĥiaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Baĥio en okcidentcentra Meksiko. Temas ankaŭ pri unu el la sekarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas tutmondaj 200-regionon, nome la "meksikaj sekaj arbaroj".