Besançon [bəzɑ̃sɔ̃], en Esperanto Bezansono[1] estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononco [burgonj frãŝkõte]) kaj en la historia regiono Franĉkonteo - la urbo estas la prefektejo, do la administra centro, de la departemento Doubs, kaj historie ankaŭ estas la ĉefurbo de la kultura regiono Franĉkonteo. La urbo situas ĉe la bordo de la rivero Doubs, kiu estis la nomdonanto de la departemento. Fine de 2021 en la komunumo vivis 119 198 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Besançon (france arrondissement de Besançon), la okcidenta parto de la departemento, kaj estas la centro de ses urbaj kantonoj.
Rapidaj faktoj komunumo, komunumo en Francio • urbego ...
Fermi
Ĝi estas agnoskita kiel Arta kaj historia urbo de Francio ekde 1986 kaj Monda heredaĵo de Unesko ekde 2008.