Betulo
genro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La betulo (Betula) estas holarktisa genro el la familio de la betulacoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Betulo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Penda betulo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
30-60 specioj; | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
Ĝeneralaĵoj: Betuloj estas "pioniraj specioj" t. e. ili estas la unuaj arboj kiuj kreskas en malriĉaj, malvarmaj terenoj, kaj post ruinigadoj, kiel fajregoj, ili elportas tre malriĉajn grundojn, malvarmajn klimatojn, sed bezonas multe da lumo, do se poste la arbokomunumo riĉiĝas kaj pleniĝas ili malaperas. Ili vivas relative mallonge: ĝis 100 jarojn. En alteco de montaro aŭ en arktaj regionoj, post kie eĉ la pinofitaj arboj ne plu kapablas kreski, restas antaŭ la nura herbejo aŭ Tundro zono de betularbaro.
Ĉefaj specioj: Eŭropo kaj Siberio :
- Betula pubescens - lanuga betulo
- Betula pendula - penda betulo - kun branĉoj gracie pendiĝemaj
- Betula nana - nana betulo - la plej nordekreskanta, apenaŭ arbustalta
Norda Ameriko :
- Betula alleghaniensis - alegana betulo
- Betula papyrifera (kies arboŝelo utilis al la Indianoj por fari boatojn)
- Betula nigra - nigra betulo
- betulo sur ŝutmonto
- betularo en Suomujo
- betula aleo en matena nebulo inter Steinheim kaj Kicklingen distrikto Dillingen an der Donau, Germanujo
- pendaj betuloj kun aŭtuna foliaro
- betulo en eturba vintra pejzaĝo
- betuloj sur erikejo en Kalmthout
- betuloj proksime de Rodenbostel, Malsupra Saksio, Germanujo