Bruneja dolaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bruneja dolaro - malaje ريڠڬيت بروني, Ringgit Brunei - estas la nacia valuto de Brunejo. Unu dolaro estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas BND. Per difino, unu bruneja dolaro egalvaloras al unu singapura dolaro. La ŝtato Brunejo cetere ne havas centran bankon: la provizo de monbiletoj kaj moneroj estas inter la taskoj de la nacia ministerio pri financoj.