Cagnes-sur-Mer
komunumo en la departemento Marbordaj Alpoj de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Cagnes-sur-Mer (okcitanlingve Canha de Mar) estas mezgranda ĉemara franca komunumo, lokita en la departemento Alpes-Maritimes kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Grasse kaj al la kantono Cagnes-sur-Mer-1. Ĝi havas proksimume 44.000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Cagnois.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cagnes-sur-Mer (stacidomo). |
Rapidaj faktoj Fiŝista vilaĝo "Cros de Cagnes"Fiŝista vilaĝo "Cros de Cagnes", komunumo en Francio ...
Cagnes-sur-Mer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Fiŝista vilaĝo "Cros de Cagnes" | |||||
komunumo en Francio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||||
Departemento | Alpes-Maritimes | ||||
Arondismento | Grasse | ||||
Kantono | ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
Komunumaro | Communauté d'agglomération de Nice-Côte d'Azur (CANCA) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 06027 [+] | ||||
Poŝtkodo | 06800 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 06027 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 52 580 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 929 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 40′ N, 7° 9′ O (mapo)43.6636111111117.1483333333333 | ||||
Alto | De 0 m al 187 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Areo | 17,95 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cagnes-sur-Mer [+] | |||||
Fermi
Tiu urbo de sudorienta Francio situas ĉe la bordo de la Mediteraneo, inter Saint-Laurent-du-Var kaj Villeneuve-Loubet, proksime al Nico. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de la departemento, kaj entenas mezepokan centron kaj kastelon sur monteto. La moderna kvartalo kaj la fiŝista vilaĝo situas pli malalte, ĉe la marbordo.