Carlo Azeglio Ciampi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Carlo Azeglio CIAMPI ([karlo adzeljo ĉampi] ; naskiĝis la 9-an de decembro 1920 en Livorno, mortis la 16-an de septembro 2016 en Romo) estis itala juristo kaj politikisto.
Carlo Azeglio Ciampi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Carlo Azeglio Ciampi | |||||
Naskonomo | Carlo Azeglio Ciampi | ||||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1920 (1920-12-09) en Livorno, Reĝlando Italio | ||||
Morto | 16-an de septembro 2016 (2016-09-16) (95-jaraĝa) en Romo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Cimitero della Misericordia vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio vd | ||||
Alma mater | Convitto Nazionale Cicognini • Universitato de Pizo • Scuola Normale Superiore. Classe di Lettere e Filosofia vd | ||||
Partio | Partio de Agado vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Franca Pilla vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | bankisto • ekonomikisto • politikisto vd | ||||
Aktiva en | Romo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
De 1999 ĝis la 15-a de majo 2006 li estis la deka prezidanto de la Itala Respubliko.
Ciampi diplomitiĝis en Universitato de Pizo en 1941 pri filologio kaj en 1946 pri juro. Tiujare li eklaboris por la ŝtata banko Banca d'Italia kaj tie restis dum 47 jaroj. En 1960 li estis vokita en ties centran administrantaron, kies direktorecon li transprenis en 1970. En 1973 li iĝis ĝenerala sekretario, en 1976 ĝenerala vic-direktoro kaj en 1978 ĝenerala direktoro. En oktobro 1979 li estis nomumita direktanto (governatore) de Banca d'Italia kaj prezidanto de la Itala Oficejo pri Valorpaperoj, kiun postenon li havis ĝis 1993. De aprilo 1993 ĝis majo 1994 li estis ĉefministro de transira registaro teknika. Poste li iĝis financa ministro (de aprilo 1996 al majo 1999) en la registaroj Prodi kaj d'Alema. Tiutempe lian laboron karakterizis bridado de la monstra publika ŝuldo de Italio, vide al la postuloj de la Traktato de Maastricht, por ebligi al Italio aliron al la Eŭropa Valuta Unio.
Ĉe sia elekto kiel prezidanto je la 13-a de majo 1999 Ciampi ricevis en la unua voĉdonado 707 voĉojn el 990.
En 2005 Ciampi ricevis la Karolan Premion, kiun li transprenis la 5-an de majo en Aachen.
- Kategorio Carlo Azeglio Ciampi en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)