Cesare Pavese
From Wikipedia, the free encyclopedia
La itala verkisto Cesare PAVESE naskiĝis je la 9-a de septembro 1908 en Sankta Stefano Belbo, en la regiono Piemonto. Danke al la riĉeco de sia familio li studis ĉe la Jezuitoj de Torino. Li multe studis la verkojn de usonaj verkistoj kiel Faulkner, John Dos Passos, Steinbeck kaj aliaj, kun la celo reinventi la realismon. Li tradukis al la itala Moby-Dick de Herman Melville.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Cesare Pavese | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Cesare Pavese | |||||
Naskiĝo | 9-an de septembro 1908 (1908-09-09) en Santo Stefano Belbo, Reĝlando Italio | ||||
Morto | 27-an de aŭgusto 1950 (1950-08-27) (41-jaraĝa) en Torino, Italio | ||||
Mortis pro | sinmortigo vd | ||||
Mortis per | trodozo vd | ||||
Tombo | Santo Stefano Belbo vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | itala • angla vd | ||||
Loĝloko | Santo Stefano Belbo • Torino • Brancaleone • Torino • Romo • Torino vd | ||||
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Torino • Liceo Classico Massimo D'Azeglio • Sociale vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto • verkisto • tradukisto • literatura eldonisto • scenaristo • literaturkritikisto • ĵurnalisto • biografo • poeto vd | ||||
Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado • prozo • poezio • literatura kritiko • traduko • traduko el la angla vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Dialogues with Leucò ❦ The Moon and the Bonfires vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Li kunlaboris kun la revuo "Solaria" kaj la eldonejo Einaudi.
Li ne estis kontenta pri si mem, kaj li havis multajn politikajn kaj religiajn dubojn, kaj problemojn por rilatigi kun la virinoj. Li decidis memmortigi per narkotiloj je la 27-a de aŭgusto de 1950.