Christine Taylor
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Christine Taylor-Stiller (naskiĝis kiel Christine Joan Taylor la 30-an de julio, 1971) estas usona aktorino.
Christine Taylor | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Christine Joan Taylor | |
Naskiĝo | 30-an de julio 1971 (1971-07-30) (52-jaraĝa) en Allentown, Pensilvanio, Usono | |
Lingvoj | angla • usona angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Allentown Central Catholic High School (en) vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Ben Stiller (2000–) vd | |
Infanoj | Quinn Dempsey Stiller (en) , Ella Stiller (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | televida aktoro filmaktoro aktoro vd | |
Aktiva dum | 1989– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi naskiĝis en Allentown (Pensilvanio), ŝi plenkreskis en la najbara Wescosville (Pensilvanio). Ŝi vizitis Allentown Central Catholic High School.
La kariero de Taylor komenciĝis en 1989 en aĝo de 18 en la Nickelodeon Network, en ties infana televida serio Hey Dude, kie ŝi ludis akvan vivgardiston Melody Hanson. Ŝi ludis en tiu rolo tra 1991, dumtempe aperante en gastroloj en diversaj aliaj programoj. En 1995, Taylor ludis Marcia Brady en The Brady Bunch Movie kaj poste en A Very Brady Sequel.
Post The Brady Bunch Movie, ŝian karieron grave antaŭhelpis la komikaj gastludoj en televida programo Ellen, cefrolo en la televida serio Party Girl, bazita en 1995-a filmo Party Girl. Ŝiaj pliaj ludoj okazis en Seinfeld kaj Friends. Ŝi ankaŭ ludis kuzinon de Drew Barrymore, Holly Sullivan, en la 1998-a komedio The Wedding Singer.
Ŝiaj pliaj ludoj okazis en 2005 en du epizodoj de la Arrested Development kiel "Sally Sitwell" kaj en 2006 en epizodo de NBC-a My Name Is Earl.