Cimbalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Cimbalo estas frapinstrumento kiu estas ofte ronda maldika plato bronza. Cimbaloj modernaj kutime havas tonalton nedifinitan, kvankam malgrandaj cimbaloj tasoformaj, de dezajno antikva, havas tonaltojn difinitajn. Oni uzas cimbalojn en orkestroj kaj alia muzikistaroj, ekz. bandoj rok-muzikaj kaj ĵazaj. Ili estas integra parto de drumo, do gravas al pop-muziko.
Rapidaj faktoj Klasifiko, Ton-amplekso ...
CIMBALO | |
---|---|
Klasifiko | Frapinstrumento |
Ton-amplekso | Nekoncerna |
Parencaj instrumentoj | Drumo |
Fermi
Cimbaloj originis en prahistorio. La Egiptoj kaj Persoj Antikvaj havis grandajn platoformajn cimbalojn, kiuj similas niajn. La Asirianoj Antikvaj havis kaj platoformajn kaj tasoformajn cimbalojn. Tiuj de la Helenoj estis tasoformaj.