Daniel Tossanus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Daniel Toussain (1541-1602) estis germana protestanta teologo, hebreisto kaj reformisto, filo de Pierre Tossanus (1499-1573), profesoro pri la Nova Testamento en la Universitato de Hajdelbergo (1586) kaj rektoro inter 1594 kaj 1595. Li verkis pri teologio kaj kontraŭantaj polemikoj inter katolikoj kaj protestantoj. Li estis edukita en la Universitatoj de Bazelo kaj Tubingeno. Poste, li reiris al Francio kie li predikis dum ses monatoj en sia naskiĝurbo, kaj en 1560, li iris al Orleano kie li fariĝis profesoro pri la hebrea. En 1568, li estas devigata fuĝi kune kun la aliaj protestantoj pro religiaj persekutoj, sed, li estas malkovrita kaj arestita du semajnojn. Pli malfrue, li foriris kun sia familio al Montargis, kie li estis protektita de "Renata, Dukino de Ferrara".
Daniel Tossanus (1541-1602) | ||
---|---|---|
"Lita libreto" aŭ Ekzercaro de la kristana animo", libro eldonita en 1586. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-a de julio 1541 en Mömpelgard, Francio | |
Morto | 10-a de januaro 1602 en Heidelberg, Germanio | |
Religio | Kalvinismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo Universitato de Orleano Universitato de Parizo Universitato de Tübingen Universitato de Bazelo | |
Profesio | ||
Okupo | teologo • universitata instruisto vd | |
Aktiva en | Heidelberg vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |