Distrikto Havelland
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Havelland (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Rathenow estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 716,80 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 169 334 homoj; do meznombre 89 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Havelland estas signita per 4.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Rathenow |
Areo: | 1 716 km² |
Loĝantoj: | 169 334 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 89 po km² |
Aŭtokodo: | HVL |
Municipokodo: | 12063 |
Komunumoj: | 26 |
Situo ene de Brandenburgio | |
Fermi
Najbaraj distriktoj estas nordoriente Oberhavel (6), norde Ostprignitz-Ruppin (9), sude Potsdam-Mittelmark (10) kaj la urbo Brandenburg an der Havel. Okcidente limas la saksi-anhaltaj distriktoj Stendal kaj Jerichower Land.