Distrikto Uckermark
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Uckermark estas administra distrikto de Germanio en la ekstrema nordoriento de la federacia lando Brandenburgio. La urbo Prenzlau estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 3 058,13 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 117 845 homoj; do meznombre 40 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Uckermark estas signita per 14.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Prenzlau |
Areo: | 3 058 km² |
Loĝantoj: | 117 845 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 40 po km² |
Aŭtokodo: | UM |
Municipokodo: | 12073 |
Komunumoj: | 34 |
Situo ene de Brandenburgio | |
Fermi
Najbaraj distriktoj estas sude Barnim (1) kaj Oberhavel (6), norde la meklenburgo-antaŭpomeriaj distriktoj Mecklenburg-Strelitz kaj Uecker-Randow. En la oriento limas Pollando.