Ernst Jünger
germana verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernst JÜNGER (naskiĝis la 29-an de marto 1895 en Heidelberg, mortis la 17-an de februaro 1998 en Riedlingen) estis germana verkisto de romanoj, eseoj kaj taglibroj, sed ankaŭ oficiro kiu kontribuis al la militistika teorio. Li ankaŭ estis unu el la plej gravaj teoriuloj pri la revolucia konservismo kaj la magia realismo.
Ernst Jünger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ernst Jünger | |||||
Naskiĝo | 29-an de marto 1895 (1895-03-29) en Heidelberg, Grandduklando Badeno, Germana Imperiestra Regno | ||||
Morto | 17-an de februaro 1998 (1998-02-17) (102-jaraĝa) en Riedlingen, Germanio | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Friedrich Georg Jünger • Wolfgang Jünger • Hans Otto Jünger • Johanna Deventer-Jünger vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto • entomologo • filozofo • verkisto • taglibristo • ĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • poeto vd | ||||
Laborkampo | filozofio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The forest passage ❦ Storm of Steel ❦ Eumeswil vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ekde sia juneco li interesiĝis pri entomologio, ŝatokupo al kiu li dediĉis sin dum sia tuta vivo kaj kiun li mencias en multaj el siaj verkoj. En 1913 li aliĝis al la franca Fremdula Legio kaj vojaĝis al Francio kaj Afriko. En 1914 li partoprenis la Unuan Mondmiliton kaj siajn travivaĵojn li rakontas en la libro In Stahlgewittern (Tempestoj el ŝtalo). Li ankaŭ partoprenis la Duan Mondmiliton kiel kapitano, kaj pasigis la plej grandan parton de la milito en Parizo.
Liaj preferataj temoj estas la tempo, la teknologio kaj ties influo al la homaro, la "dua vido".