Espoo
komunumo en Finnlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Espoo svede Esbo, estas urbo en suda Finnlando en la provinco Uusimaa, en la eksa gubernio Suda Finnlando. Espoo situas okcidente de Helsinki kaj estas parto de la metropola regiono de Helsinki. Espoo estas la dua plej granda urbo en Finnlando kaj havas 234 000 loĝantojn. La areo de Espoo estas 312 km².
Espoo - Esbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
urbo • komunumo • urbego • geografia objekto | |||||
| |||||
www.espoo.fi | |||||
Gubernio | Suda Finnlando | ||||
Provinco | Uusimaa | ||||
Fondita | 1963 | ||||
Areo | 312 km² | ||||
Loĝantaro | 234,000 | ||||
Finnlingvaj | 85,6% | ||||
Svedlingvaj | 8,8% | ||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 02100–02980 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 314 821 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 008 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 60° 12′ N, 24° 39′ O (mapo)60.20555555555624.655555555556 [+] | ||||
Alto | 27 m [+] | ||||
Areo | 312,35 km² (31 235 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Espoo [+] | |||||
- Koordinatoj: 60° 13′ N 24° 40′ O (mapo)
Origine Espoo estis svedlingva kampara regiono, sed pro la situo apud Helsinki ĝi komencis fariĝi urbo. Espoo komencis rapide kreski post ĝia urbiĝo en 1963. La finnlingvanoj fariĝis plimulto en la 1940-aj jaroj kaj en la 1950-aj jaroj la kvanto de svedlingvaj loĝantoj malkreskis de 43,1 % (en 1950) al 23,5 % (en 1960). En la jaro 2005, 194 656 loĝantoj (85,6 %) parolis la finnan kaj 20 067 (8,8 %) la svedan kiel gepatran lingvon.
Lagoj en Espoo estas ekzemple Bodominjärvi kaj Nuuksion Pitkäjärvi.