Etnaj dividoj de la judismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La judaj etnaj dividoj referencas diversajn judajn komunumojn de la mondo kiuj povas distingiĝi ene de la juda popolo. Ĉar la judismo estas samtempe kaj kulturo kaj religio, ne ĉiuj judaj komunumoj havas la samajn kulturajn, religiajn, kuirartajn aŭ lingvajn kutimojn. Iuj estas distingitaj per malgrandaj lokaj diferencoj (vestoj, manĝaĵoj, ktp.), kaj en kelkaj malmultaj manieroj interpreti iujn ritojn (ekzemple, la preĝojn). Ekzistas ankaŭ malsimilecoj en prononco de la hebrea lingvo. Ekzistas pli ol 71 malsamaj etnoj inter la judoj.
- Aŝkenaza judo
- Juda familio el Koĉi, Barato
- Instruisto kaj judaj lernantoj de Samarkando
- Judoj el Ĉinio
- Israela soldato portanta sian tefilinon
- Jud-kurdaj junulinoj