Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016
futbalturniro okazigita en 2016 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, mallonge Eŭro 2016 (france Championnat d'Europe de football 2016), estis la dek-kvina finala ĉampionado de vira futbalo en Eŭropo. La turniro estis organizata en Francio.
Rapidaj faktoj Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 Championnat d'Europe de football 2016 ...
Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 Championnat d'Europe de football 2016 | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Loko | Francio |
Datoj | 10-a de junio – 10-a de julio |
Teamoj | 24 |
Ejoj | 10 (en 10 urboj) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono | Portugalio |
Dua pozicio | Francio |
Tria pozicio | Germanio kaj Kimrio |
Turniraj statistikoj | |
Matĉoj | 51 |
Goloj | 109 (2,14 matĉe) |
Spektantoj | 2 351 435 (46 107 matĉe) |
Golreĝo(j) | Antoine Griezmann (6 goloj) |
Plej bona ludisto | Antoine Griezmann |
Fermi
La finala fazo malfermiĝis la 10-an de junio 2016 per malfermada matĉo en Saint-Denis, antaŭurbo de Parizo, kaj ĝi finiĝos la 10-an de julio per finala matĉo samloke. Estas la tria fojo ke la ĉampionado organizatas en Francio, post 1960 kaj 1984, kaj la franca nacia teamo de futbalo ĝis nun gajnis la konkuron same du fojojn – nome en 1984 kaj en 2000.
La franclingva slogano de la ĉampionado estas "Le Rendez-Vous" … "la renkontiĝo".