Federacia Parlamento (Germanio)
Nacia parlamento de Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bundestag (oficiale Deutscher Bundestag, t.e. Germana Federacia Konferenco) estas la nomo de la germana parlamento. Ĝi estas elektata kutime ĉiun kvaran jaron rekte de la germana popolo. Unuafoje ĝi elektiĝis la 14-an de aŭgusto 1949. Oni kunvenis komence en Bonn, ĝis 1986 en eksa pedagogia akademio, ĝis 1992 en eksa akvopumpejo kaj ĝis 1999 en nova konstruaĵo. Ekde 1993 la loko de la parlamento estas en Berlin, en la konstruaĵo de la Reichstag el 1894.
Bundestag | ||
---|---|---|
Fondodato | 1949 | |
Elektoperiodo | 20-a Bundestag | |
Balot-tipo | 26-an de septembro 2021 | |
Federacia Parlamento Bundestag 2021 | ||
Nombro | 736 parlamentanoj | |
Daŭro | 4 jaroj | |
Prezidanto | Bärbel Bas (SPD) | |
Partioj | ||
Sidejo | Reichstagejo, Berlino | |
TTT-ejo | www | |
Federacia Parlamento | |||||
---|---|---|---|---|---|
malsupera ĉambro • leĝdona povo • representative assembly | |||||
Komenco | 7-a de septembro 1949 vd | ||||
Geografia situo | 52° 31′ 7″ N, 13° 22′ 34″ O (mapo)52.51861111111113.376111111111 | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Reichstag | ||||
| |||||
Ĉefestro(j) | Bärbel Bas (2021–) Wolfgang Schäuble (2017–2021) Norbert Lammert (2013–2017) Norbert Lammert (2009–2013) Norbert Lammert (2005–2009) Wolfgang Thierse (2002–2005) Wolfgang Thierse (1998–2002) Rita Süssmuth (1994–1998) Rita Süssmuth (1990–1994) Philipp Jenninger (1987–1990) Philipp Jenninger (1984–1987) Rainer Barzel (1983–1984) Richard Stücklen (1980–1983) Richard Stücklen (1979–1980) Karl Carstens (1976–1979) Annemarie Renger (1972–1976) Kai-Uwe von Hassel (1969–1972) Kai-Uwe von Hassel (1969–1969) Eugen Gerstenmaier (1965–1969) Eugen Gerstenmaier (1961–1965) Eugen Gerstenmaier (1957–1961) Eugen Gerstenmaier (1954–1957) Hermann Ehlers (1953–1954) Hermann Ehlers (1950–1953) Erich Köhler (1949–1950) vd | ||||
Filioj | Enquete Commission Lessons from Afghanistan for Germany's future networked engagement vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Bundestag decidas pri la ŝtataj ("federaciaj") leĝoj kaj elektas la kancelieron. Laŭleĝe ĝi konsistas principe el 598 parlamantanoj, sed tiu nombro kutime iom plialtiĝas depende de la nombro de parlamentanoj rekte elektitaj en iuj balotaj distriktoj. Ekzemple la 16-a Bundestag elektita en 2005 konsistas el 614 anoj.
Parto de la germanaj ŝtataj leĝoj bezonas aprobon de la Federacia Konsilio (Bundesrat) por validiĝi.