Ferofluaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferofluaĵo (vortokunfando de fero kaj fluaĵo) estas likvaĵo, kiu reagas je magneta kampo sen solidiĝi. Ferofluaĵoj konsistas el etaj (nanometrojn grandaj) magnetaj partikloj (feromagnetismaj aŭ ferimagnetismaj) en likva suspensio; ĉiuj tiaj partikloj kutime estas stabiligataj per polimera surfaca kovraĵo, kiu malhelpas ilian kungluiĝon. Ilia volumena proporcio estas ĉirkaŭ 5% el la tuto.