Flughaveno Los Rodeos
From Wikipedia, the free encyclopedia
Flughaveno Tenerifo Norda, alinome flughaveno Los Rodeos, estas hispana flughaveno sur insulo Tenerifo. Ĝi situas en la municipo San Cristóbal de La Laguna, nur ĉ. du kilometrojn de ties urbocentro.
Flughaveno Los Rodeos | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: TFN ICAO: GCXO | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Kanarioj | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | AENA | ||||
Apuda urbo | Santa Cruz de Tenerife (11 km) | ||||
Alteco | 610 m | ||||
Geografia situo | 28° 28′ 58″ N, 16° 20′ 30″ U (mapo)28.482777777778-16.341666666667 | ||||
| |||||
La flughaveno estis kreita sur malgranda ebenaĵo en la alta parto de municipo La Laguna, pli ol 600 metrojn super la proksima maro, kaj malfermita la 3-an de majo 1946. Post pligrandigo de la aviadil-kurejo ĝi nun estas la ĉefa turista enirejo de Tenerifo kaj grava loko por la trafiko de la insulo, ankaŭ al la najbaraj insuloj de la arkipelago, precipe La Palma kaj Gran Canaria. La dua flughaveno de la insulo, flughaveno Tenerifo Suda (aŭ flughaveno Reina Sofía), tamen estas pli granda.
Malgraŭ la konsiderinda alto super maro ne maloftas nebulo kaj subitaj ventopuŝoj, kiuj endanĝerigas la aertrafikon. Depost 1965 okazis pluraj grandaj akcidentoj, kiuj mortigis 964 homojn; 583 el ili mortis en la aviadila katastrofo de Tenerifo de 1977, kiam koliziis du aviadiloj de tipo Boeing 747. Laŭdire tiaj akcidentoj estis kaŭzo por ŝanĝi la oficialan nomon "Los Rodeos" al "Tenerifo Norda" en la 1970-aj jaroj.