Francisko de Vitorio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisko de Vitorio (ĉ. 1492 en Burgoso- m. la 12-an de aŭgusto 1546 en Salamanko) estis dominikana filozofo, teologo kaj juristo de la Hispana Renesanco, fondinto de la tradicio en filozofio konata kiel la Salamanka skolo. Li elstaris precipe pro siaj kontribuoj al la teorio de justa milito kaj internacia juro. Li estas konsiderita la "patro de internacia juro". Pro lia koncepto de respubliko li estis antaŭnelonge konsiderita kiel fondinto de tutmonda politika filozofio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Francisko de Vitorio | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1479 (1479-11-30) en Burgoso | |
Morto | 12-an de aŭgusto 1546 (1546-08-12) (66-jaraĝa) en Salamanko | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | hispana • latina vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Kastilio vd | |
Alma mater | Universitato de Salamanko vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • filozofo • universitata instruisto • ekonomikisto • juristo vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Francisko de Vitorio meritis statuon antaŭ la Sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj de Novjorko kaj grandan portreton ĉe la Sidejo de Genevo ĉar konsiderita kiel antaŭanoncisto pri la ideo de “Unuiĝintaj Nacioj”, kaj defendanto de la rajtoj de la ĵus renkontitaj hindianoj.