Gävle
urbo en Svedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gävle ['jɛ:vlə] estas urbo en orienta centra Svedio apud la Balta Maro. Fine de 2020 en la urbo vivis 79 004 loĝantoj sur areo de 4 685 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 loĝantoj/km². Ĝi estas la sidejo de la samnomaj komunumo Gävle kaj de la moderna provinco Gävleborgs län. Gävle estis unu el la plej aktivaj lokoj en la frua Esperanto-movado en Svedio.
Gävle | |||
---|---|---|---|
urba areo de Svedio • urbeto | |||
Administrado | |||
Lando | Svedio | ||
Provinco | Gävleborgs län | ||
Poŝtkodo | 80x xx | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 79 004 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 686 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 60° 40′ N, 17° 9′ O (mapo)60.67483333333317.144388888889 [+] | ||
Alto | 8 m [+] | ||
Areo | 46,85 km² (4 685 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gävle [+] | |||
Enciklopedio de Esperanto de 1934 nomas la urbon Gevle. Tio estis loka propono por nova literumado post la malnova Gefle, anstataŭ la en 1903 landoregistare decida Gävle, kiu la urbo adaptis loke nur en 1940.[1]
Gävle estas la plej malnova urbo en la historia regiono Norrland (la nordaj landopartoj de Svedio) kaj apartenas al la historia provinco Gästrikland. Ĝi ricevis urban statuson en 1446 de Kristoforo de Bavario.
La socialista gazeto Arbetarbladet ekde la jaro 1902 aperas en la urbo.
La "Kapro de Gävle" estas konata loka tradicio ekestinta en 1966. Ĝi estas grandega, 13 metrojn alta versio de la tradicia sveda kristnaska kapro el pajlo, starigita en la urbo-centro. Ĝi estas konata por ofta vandalismo, en kiu vandaloj ekbruligas la kapro, kiu kutime plenbrulas.
- La kristnaska kapro de Gävle