Günter Schabowski
From Wikipedia, the free encyclopedia
Günter SCHABOWSKI [GINta ŜaBOVski] (naskita je la 4-a de januaro 1929, mortinta la 1-an de novembro 2015 en Berlino[1]), estis funkciulo de la Socialisma Unueca Partio (SED) en Germana Demokratia Respubliko (GDR). Per misinformado ĉe gazetara konferenco, montrita el la GDR-a televido, li kaŭzis la falon de la Berlina Muro je la 9-a de novembro 1989.
Günter Schabowski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Günter Schabowski | |||||
Naskiĝo | 4-an de januaro 1929 (1929-01-04) en Anklam | ||||
Morto | 1-an de novembro 2015 (2015-11-01) (86-jaraĝa) en Berlino | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | Waldfriedhof Dahlem vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Demokratia Respubliko • Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko vd | ||||
Partio | Socialista Unueca Partio de Germanio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • politikisto vd | ||||
Laborkampo | ĵurnalismo • politiko vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
De decembro 1999 ĝis decembro 2000 li estis enprizonigita pro ordonoj pri pafado ĉe la Berlina Muro.
Malsame al la plej multaj SED-funkciuloj, li poste ŝanĝis sian opinion pri la politika sistemo, al kiu li kontribuis, akceptis ke li malpravis kaj pentis pro siaj agoj. Li entute ekmalakceptis komunismon, kaj kampanjis eĉ por la konservativa Kristandemokratia Unio. En 1967-1968 li estis estinta studento Moskve ĉe la Lenina partialtlernejo de KPSU.