Generalitato de Katalunio
organo plenuma kaj administra de la memregado kataluna / From Wikipedia, the free encyclopedia
Generalitato de Katalunio (IFA [ʒənəɾəliˈtad də kətəˈluɲə], katalune Generalitat de Catalunya, hispane Generalidad de Cataluña, okcitane Generalitat de Catalonha) estas la aŭtonoma registaro de Katalunio, nuntempe organizita sub la sistemo de hispanaj aŭtonomaj komunumoj. Ĝi havas propran sistemon de regado, kun Prezidento, Registaro (Konsilantaro) kaj Parlamento.
Rapidaj faktoj institucio • registaro de aŭtonoma komunumo de Hispanio • informo • registara organizaĵo, Komenco ...
Generalitato de Katalunio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Generalitat de Catalunya | |||||
institucio • registaro de aŭtonoma komunumo de Hispanio • informo • registara organizaĵo | |||||
Komenco | 19-a de decembro 1359 vd | ||||
Lando(j) | Hispanio vd | ||||
Sidejo | Palau de la Generalitat | ||||
Agareo | |||||
Ĉefestro(j) | Pere Aragonès i Garcia vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
La Generalitato havas radikojn en la mezepoka historio, en propraj institucioj kiuj portis la saman nomon. Ankaŭ la aŭtonoma registaro de Valencilando uzas la nomon Generalitato.