Skanderbeg
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gjergj Kastrioti, nomata Skanderbeg (proks. "sinjoro/princo Aleksandro"), estis nacia heroo de Albanio (1405-1468).
Skanderbeg famiĝis kiel batalanto kontraŭ la Otomana Imperio; li batalis en dekoj da bataloj, plejparte venkaj. Li ankaŭ nomatas Drako el Albanio kaj konsideratas albana nacia heroo; liaj statuoj troviĝas en multaj urboj, inkluzive de la nacia ĉefurbo Tirano.
En la jaro 1981 en Lezhë estis konstruita omaĝe al li maŭzoleo. Inter la jaroj 1928 kaj 1939, lia kasko estis bildigita sur la albanaj flago kaj blazono.
Pri lia figuro temas la unua esperantlingva verko aperinta en Albanio.
Dum la Dua mondmilito albanoj militservis en Waffen-SS kaj donis la nomon de sia nacia heroo al la 21a Divizio Montara SS "Skanderbeg" (vidu: Kunlaborismo).