Gofredo de Monmouth
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gofredo de Monmouth (naskiĝis ĉirkaŭ 1100 en Monmouth; mortis en 1155 en Saint Asaph), estis kimra episkopo kaj historiisto, kiu verkis latine. Li estas konata kiel unu el la unuaj anglaj historiistoj, kaj la ĉefa angla historiisto de la mezepoko.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Gofredo de Monmouth | |||||
---|---|---|---|---|---|
La juna Merlin parolas al la Reĝo Vortigern. Ilustraĵo el Prophetiae Merlini de Geoffrey de Monmouth, en la Nacia Biblioteko de la Unuiĝinta Reĝlando | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1100 en Monmouth, Kingdom of Gwent | ||||
Morto | 1155 en Llandaff Cathedral, Kingdom of Morgannwg | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio • Kingdom of Glywysing vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oksfordo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • historiisto • verkisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Historio de la reĝoj de Britio vd | ||||
| |||||
episkopo de St Asaph | |||||
Dum | 1152– | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Lia naskiĝloko ne estas konata, sed ĝi estis verŝajne Monmouth en Kimrio. Li havis verŝajne bretonajn praulojn, bone konis la regionon de Monmouth kaj priskribas Caerleon en sia Historia Regum Britanniae. Tiu verko enhavas fruan version de la legendoj pri Reĝo Arturo.
Li studis en Oxford, renkontis tie la ĉefdiakonon Walter. La 21-an de februaro 1152 la ĉefepiskopo de Canterbury Teobaldo konsekris lin episkopo de St Asaph (en norda Kimrio), nur dek tagojn post lia pastriĝo.