Groto de Makpela
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Groto de Makpela aŭ Groto de la Patriarkoj, (hebree מערת המכפלה, Me'arat HaMaĥpela, "La groto de la duoblaj tomboj"; arabe المغارة, Al Maghàrah, "La groto"), situas en Hebron en Cisjordanio sed famas en la tuta Mezoriento.
La hebrea nomo referencas jen al la dispozicio de la tomboj kaj jen al la bibliaj paroj tie entombigitaj.
Groto de Makpela | |||
---|---|---|---|
moskeo • sinagogo • tombo • arkeologia loko • maŭzoleo | |||
Lando | Israelo • Palestino vd | ||
Situo | Hebron | ||
Situo | |||
Geografia situo | 31° 31′ 29″ N, 35° 6′ 39″ O (mapo)31.52467222222235.110758333333 | ||
| |||
Temas pri serio de subteraj grotoj situintaj en la komplekso nomata de la islamanoj ”moskeo” de Abrahamo aŭ sanktejo de Abrahamo.
La strukturo estas konsiderata la 12-a sankta loko de judoj sed estas venerita ankaŭ de islamanoj ĉar tombo de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo kaj pro tio ĝi estas difinita “groto de la Patriarkoj”.
Laŭ la biblia rakonto, Jakobo kelke da jaroj antaŭ sia morto, ĵurigis la filon Jozefon ke tiu entonbigu sian patron en la groto de Makpela: Jozefo observis sian ĵuron post enbalzamigo de la kadavro de Jakobo.