Hernán Cortés
hispana koloniisto, kiu konkeris la Aztekan Imperion / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hernán CORTÉS [erNAN korTES], aliaj formoj de la nomo: Fernando Cortez, Hernando Cortés, Fernán Cortés kaj en Esperanto Korteso (naskiĝis en Medellín (Kastilio) 1485, mortis en Castilleja de la Cuesta (Kastilio) 1547) estis la konkerinto (conquistador aŭ konkistadoro) de Meksiko por la hispana monarĥio. Komence de la 16-a jarcento, li estris la ekspedicion kiu startigis la konkeron de Meksiko kaj la finon de la imperio de aztekoj, metante ĝin sub dominado de la Reĝlando Kastilio — kiu estis nomita Nova Hispanio —.
Hernán Cortés | |||||
---|---|---|---|---|---|
Vicreĝo de Nova Hispanio | |||||
Persona informo | |||||
Hernán Cortés | |||||
Naskiĝo | 1485 en Medellín, Reĝlando de Kastilio | ||||
Morto | 2-an de decembro 1547 (1547-12-02) en Castilleja de la Cuesta, Sevilo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | disenterio • pleŭrito vd | ||||
Tombo | Meksikurbo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispana Imperio • Habsburga Hispanio • Hispanio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Martín Cortés de Monroy vd | ||||
Patrino | Doña Catalina Pizarro Altamirano vd | ||||
Edz(in)o | Catalina Juárez • Juana Ramírez de Arellano y Zúñiga vd | ||||
Amkunulo | La Malinche • Isabel Moctezuma vd | ||||
Infanoj | Martín Cortés • Leonor Cortés Moctezuma • Martín Cortés Zúñiga • Doña Juana Cortés de Zuñiga • Doña Maria Cortés y Ramirez de Arellano vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo • guberniestro • konkistadoro vd | ||||
Laborkampo | konkistadoro vd | ||||
Aktiva dum | 1504– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en la urbo Medellín, en la hispana regiono Ekstremaduro, en la eno de familio de malaltaj hidalgoj. Li decidis serĉi fortunon en la Nova Mondo veturante al la insulo Hispaniolo kaj Kubo, kie dum mallonge li estis urbestro de la dua urbo fondita de la hispanoj en tiu insulo. En 1519 li estis elektita kapitano de la tria ekspedicio al la kontinento, kiun li financis parte. Lia malamikeco kun la guberniestro de Kubo, Diego Velázquez de Cuéllar, rezultis en la finfina nuligo de la veturo, ordono kiun Korteso ignoris.
Alveninte al la kontinento, Korteso organizis sukcesan strategion alianciĝi kun difinitaj indianaj grupoj por venki super aliaj. Li ankaŭ uzis inter aliaj indianinon, nome doña Marina (la Malinĉe), kiu servis kiel interpretisto kaj kun kiu li havis filon. Kiam la guberniestro de Kubo sendis delegitojn por kapti Korteson, tiu kontraŭstaris ilin kaj venkis, samtempe li rekrutis la trupon kiu estis kaptonta lin kiel plifortigoj por sia ekspedicio. Korteso sendis kelkajn leterojn al la reĝo Karlo la 1-a cele al la akiro de agnosko de la sukceso de lia konkero anstataŭ esti punita pro sia ribelo. Finfine li ricevis la titolon de Markizo de la Valo de Oaĥako, sed la plej prestiĝa titolo de Vicreĝo estis donita al altranga aristokrato, mome Antonio de Mendoza y Pacheco. En 1541, Korteso revenis al Hispanio, kie li mortis ses jarojn poste, trista, malsana, malriĉa kaj apenaŭ agnoskita.