Heziodo
greka poeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Heziodo estis greka poeto vivinta en la 7-a kaj 6-a jarcentoj a.K. Li estas aŭtoro de "Teogonio".
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Heziodo (700 a. K. - 650 a. K.) | ||
---|---|---|
Pentrado de Heziodo kaj la Muzoj (1861), de Gustave Moreau (1826-1898). | ||
Persona informo | ||
Ἡσίοδος | ||
Naskiĝo | 700 a. K. en "Cymae", Eolio, Turkio | |
Morto | 650 a. K. en Antikva Grekio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Cyme vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Perses vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto rapsodo verkisto mitologo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Teogonio ❦ Laboroj kaj tagoj ❦ Catalogue of Women vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Filo de terkultivisto, Heziodo travivis kampulan vivon dum sia tuta juneco. Kvankam lia frato trompe akiris pli grandan parton de la patra heredaĵo, Heziodo, danke al sia ŝparemo iĝis baldaŭ pli riĉa ol tiu. Kaj tamen li plurfoje helpis sian malhonestan fraton. Onidire por konvinki tiun fraton sekvi sanan vivon li verkis sian duan faman verkon, kiu estas instrua poemo pri la kamparaj laboroj kaj mastrumado: "Laboroj kaj tagoj".