Himno al la Karitato
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Himno al la karitato aŭ himno al la kristana amo, estas la nomo per kiu estas identigita la famega epistolero de la 13-a ĉapitro de la 1-a epistolo al la korintanoj de Sankta Paŭlo, en kiu estas ekzaltata la teologia virto de la Karitato aŭ kristana amo, kiel interna sinteno.
Himno al la Karitato | |
---|---|
sankta libro • ĉapitro de la Biblio | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Paŭlo de Tarso |
Lingvoj | |
Lingvo | antikva greka lingvo |
Eldonado | |
Laŭ la kristana kredo, la virtoj teologiaj, malsame ol tiuj moralaj (kies la kardinalaj estas la bazoj), estas donoj de Dio, do naskigintaj rekte de Dio mem en la homo: el ili alvenas, se konsentitaj, la fruktoj, pri kiuj parolas Paŭlo en la Himno. Ili estas difinitaj teologiaj pro tio ke ili havas rekte Dion kiel objekton, kiu sin donas al la homo, kiu ne povus Lin atingi per simplaj naturaj fortoj.
Agapo kiu estas la intrinseka kvalifiko de la karitato, estas ankaŭ difinita amo el la alto nome el Dio, kompare kun tiu kiu estas el la malalto, nome el eroso.