Holoferno
laŭ la Libro de Judit, generalo de Nov-Babilonia Imperio sub Nebukadnecaro la 2-a, mortigita de Judit / From Wikipedia, the free encyclopedia
Holoferno (greke: Ὀλοφέρνης Holoférnēs, hebree: הולופרנס) estas, en la apokrifa libro Judit, enkondukita kiel generalo de la babela reĝo Nebukadnecar la 2-a. Li eliris, kun sia armeo, por submeti la popolojn inter la Mediteraneo kaj la Ruĝa maro, kiel venĝo ĉar neniu el la tie vivantaj popoloj helpis Nebukadnecaron dum ties batalo kontraŭ Arfaksad, la reĝo de la Medoj.