IJK 1968
24-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 24-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1968 en la urbo Tarragona de (Katalunio) Hispanio. La kongreson partoprenis 130 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato.