Instituto Ejnŝtejno de Matematiko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Instituto Ejnŝtejno de Matematiko (hebree מָכוֹן אַייְנְשְׁטַייְן לְמָתֶמָטִיקָה) estas centro por scienca esploro en matematiko ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo, fondita en 1925 samtempe la malfermo de la universitato [1]. Ĝi estas konsiderata antaŭeniga esplora instituto, kaj la fakultato de la instituto inkluzivis ricevintojn de la Nobel-premio, Medalo Fields, Premio Wolf kaj Premio Israelo [2].
Rapidaj faktoj esplora institucio, Komenco ...
Instituto Ejnŝtejno de Matematiko | ||
---|---|---|
esplora institucio | ||
Komenco | 1925 vd | |
Geografia situo | 31° 46′ 29″ N, 35° 11′ 53″ O (mapo)31.77469444444435.197916666667 | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Situo | Jerusalemo | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Ekde 1963 la instituto eldonas la matematikan revuon Israeli Mathematical Journal. En 1969, la instituto malfermis komputikan fakon, kiu en 1992 iĝis sendependa Instituto de Komputika Scienco, kiu iĝis parto de la Benina Lernejo de Komputika kaj Inĝenierado.