Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Trejnado kaj Esplorado
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Instituto pri Trejnado kaj Esplorado de Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Institute for Training and Research; mallongigite UNITAR) estis fondita en 1963 per decido de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kaj ekfunkciis en 1965 [1]. La celo de la organizaĵo, laŭ sia konstitucio, estas labori por la pliigo de la efikeco de la nacioj kunigitaj por atingi iliajn ĉefajn celojn per ampleksa trejnado kaj esplorado [2]. La instituto havas sian ĉefsidejon en Ĝenevo, Svislando.
Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Trejnado kaj Esplorado | ||
---|---|---|
esplora institucio • lernejo • organization established by the United Nations | ||
Komenco | 11-a de decembro 1963 vd | |
Geografia situo | CH1903: 497562 / 118850 (mapo)46.213296.11118 | |
Sidejo | Ĝenevo | |
| ||
Filioj | UNOSAT vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La ĉefa agadkampo de la organizaĵo estas trejnado diversnivele por homoj ĉefe el evolulandoj kun la celo trejni ilin por labori por Unuiĝintaj Nacioj, aŭ en unu el la organizaĵoj aligitaj al Unuiĝintaj Nacioj, aŭ en naciaj organizaĵoj kunlaborantaj kun Unuiĝintaj Nacioj. La sekundara agadkampo de la organizaĵo estas en la esplorkampo rilata al la funkcioj de Unuiĝintaj Nacioj, aŭ ĝiaj celoj. La Sekretario de UN kaj la UN-institucioj havas specialan pezon en determini la esplorajn areojn de la Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Trejnado kaj Esplorado. UNITAR estas administrita fare de Estraro de Kuratoraro kies membroj estas nomumitaj fare de la UN Sekretario kaj gviditaj fare de Ĝenerala Direktoro. La buĝeto de la organizaĵo estas financita de registaroj, interregistaraj organizaĵoj, fondaĵoj kaj la privata sektoro.