Internacia Buroo pri Edukado
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Buroo pri Edukado (IBE-Unesko) estas instituto kategorio 1 de Unesko postulita kiel la Centro de Plejboneco en instruplanado kaj rilataj aferoj. Laŭ la deklaro de la decido de la 36a sesio de la Ĝenerala Konferenco certigi pli altan efikecon kaj pli akran fokuson, la IBE difinis la amplekson de ĝia klopodado: instruplanado, lernado, instruado, kaj taksado. La IBE provizoras taŭgitan teknikan subtenon kaj sperton al ĉiuj membroŝtatoj de Unesko, faciligante la provizoron kaj liveron de justa, inkluziva, altkvalita eduko en la kadro de Plano Eduko 2030.
Internacia Buroo pri Edukado | ||
---|---|---|
International Bureau of Education | ||
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj | ||
Komenco | 1925 vd | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Le Grand-Saconnex | |
Fondinto(j) | Édouard Claparède • Pierre Bovet • Adolphe Ferrière vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La nuna mandato kaj programaj areoj de la IBE estas precipe de signifo kaj rilato al la Edukado 2030 kaj la kvara Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE4) kiu promesigas membroŝtatojn de Unesko "Certigi inkluzivan kaj justan altkalitan edukon kaj progresigi vivdaŭrajn ŝancojn de lernado por ĉiuj". La IBE estas, tial, strategie lokigita por subteni penojn de membroŝtatoj pri la maksimuma atingo de CDE4, kaj rezulte la realigo de la aliaj 16 CDE-oj, kiuj dependas de la provizorado kaj liverado de justa kaj disvolvo-rilata altakvalita eduko kaj vivdaŭraj ŝancoj por lernado.