Jack Straw
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jack STRAW (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1946 en Buckhurst Hill, Essex, Anglio) estas brita politikisto. Li membras en la brita parlamento por la balota distrikto Blackburn ekde la jaro 1979. Li servis en la naciaj registaroj de Britio inter la jaroj 1997 kaj 2010 sub la ĉefministroj Tony Blair kaj Gordon Brown. Inter aliaj postenoj, li tenis du el la tradiciaj "grandaj ŝtataj oficoj", kiel ministro pri internaj aferoj ("hejma sekretario") de 1997 ĝis 2001 kaj ministro pri eksteraj rilatoj ("ŝtatsekretario pri aferoj eksterlandaj kaj rilataj al la Komunumo de Nacioj") de 2001 ĝis 2006. En tiu ĉi funkcio li en la dua duono de 2005 ankaŭ estis la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio.
- Kategorio Jack Straw en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri brito. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |